Vorto: genuo
-
Antaŭa parto de la artiko kuniganta la femuron kun la kruro.
star sur la genuoj
li stariĝis unugenue sur la planko
jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon
-
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel.
a. Vunda punkto, ema malfortiĝi pro laco aŭ timo.
falantojn restarigis viaj vortoj, kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis
ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo
la pordisto sentis siajn genuojn moliĝi
b. Korpoparto, kie oni portas iun aŭ ion ŝirmocele.
preni iun sur la genuojn
la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef
ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo
kial mi ne mortis tuj el la utero? kial akceptis min la genuoj?
c. Simbolo de ies potenco super iu alia, kiu metas sian vizaĝon vid-al-vide al ĝi.
fali antaŭ ies genuoj: Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo
premi sin al ies genuoj: la homoj leviĝis de la tero, la pli proksimaj komencis premi sin al genuoj
klini sin al ies genuoj: poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris
kisi ies genuojn: hodiaŭ, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon
ĉ. Simbolo de ies humiliĝo aŭ timo antaŭ la alia.
fleksi / klini sia(j)n genuo(j)n antaŭ iu: la tria kvindekestro fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin
Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin
antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo
peti ion sur la genuoj / surgenue / genuante: mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon!
fali sur la genuojn: kiun mi devas timi ĉi tie, kie ĉiuj falas antaŭ mi sur la genuojn?
ĵeti sin sur la genuojn: ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono
En aliaj lingvoj
- Ido: genuo
- La angla: knee
- La belorusa: калена
- La bulgara: коляно
- La ĉeĥa: koleno
- La franca: genou
- La germana: Knie
- La hispana: rodilla
- La hungara: térd
- La indonezia: lutut
- La inuktituta: ᓰᖅᑯᖅ
- La itala: ginocchio
- La nederlanda: knie
- La pola: kolano
- La portugala: joelho
- La rumana: genunchi
- La rusa: колено
- La slovaka: koleno
- La sveda: knä
- La turka: diz