Vorto: gento
-
Grupo da kelkaj familioj devenaj de unua sama prapatro, kune vivantaj kaj ordinare regataj de unu sama estro; subdivido de nacio; popoleto.
la gento de Jakob
la romanaj patriciaj gentoj
la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj
la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj
-
Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino.
la homa gento
la elmigro de la hebrea gento el Egiptio
la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas
-
Genro.
la rana gento
En aliaj lingvoj
- La angla: family, kin
- La belorusa: народнасьць, племя, род
- La bulgara: племе
- La ĉeĥa: kmen, plemeno, rod
- La franca: gens (ensemble de familles romaines), lignée, peuplade
- La germana: Geschlecht, Stamm, Sippschaft
- La hispana: estirpe
- La hungara: nemzetség, törzs
- La kataluna: comunitat, família, grup, col·lectivitat
- La nederlanda: geslacht (volk)
- La pola: plemię, ród, szczep
- La portugala: gente, tribo
- La rusa: народность, племя, род
- La slovaka: kmeň, plemeno, rod
- La angla: race, people, ethnic group
- La belorusa: племя
- La hungara: faj (emberi)
- La kataluna: poble, ètnia, nació
- La pola: plemię, ród
- La portugala: raça
- La rusa: племя
- La kataluna: gènere