Vorto: genro

  1. Leksika-gramatika eco de substantivoj, determinanta formon de rilataj vortoj referencantaj ilin, precipe (en Esperanto) la elekton de triapersona pronomo ununombra (li / ŝi / ĝi), de demandaj kaj neaj pronomoj (kiu? kio? ‐ neniu, nenio).

    • vira, ina, neŭtra genroj en la lingvoj klasikaj

    • ĝenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laŭ nombro, genro, kaj kazo

    • Rimarko: Oni ne konfuzu la gramatikajn genron kaj genron kun la biologia sekso. Ekz-e, la vortoj «homo» aŭ «li», laŭ iuj gramatikoj, virgenraj (sed pli ĝuste, ulgenraj), fakte povas aplikiĝi al ino (vidu ekz-ojn ĉe li); simile «ĝi» aŭ «io» povas en iuj okazoj indiki ulojn; oni povas personigi senseksajn abstraktaĵojn (la Morto, la Tempo kaj tiel plu).

  2. Formo de kelkaj pronomoj (en Esperanto, nur triapersonaj ununombraj), aŭ (ne en Esperanto) gramatika formo de adjektivoj (ekz-e en la lingvoj latinidaj kaj slavaj) aŭ iuj formoj verbaj (ekz-e en la rusa), varianta laŭ la genro de ĉefvorto, al kiu tiuj adjektivoj aŭ verboj rilatas.

    • pasiva participo ingenra

  3. Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.

    • la pavo estas genro kiu, konsistas el du specioj de spektakle rimarkinda plumaro

  4. Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, kaj tiel plu.

    • ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj seksumeco

    • genro ne estas duuma

    • mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato inter sekso kaj genro

En aliaj lingvoj

    • La angla: gender
    • La belorusa: род
    • La ĉeĥa: druh, rod, řád
    • La franca: genre (gramm., classification biologique)
    • La germana: Genus, Geschlecht
    • La hispana: género (gram., clasificación biológica)
    • La hungara: nem (nyelvtani)
    • La itala: genere (gramm, zool, bot)
    • La nederlanda: genus, geslacht
    • La rusa: род (грамм., биол.)
    • La slovaka: rod (bot., zool.)
    • La turka: cins, tür
    • La angla: genus
    • La belorusa: род
    • La germana: Gattung
    • La hungara: nem, nemzetség
    • La pola: rodzaj
    • La angla: gender
    • La franca: genre
    • La germana: Gender
    • La hebrea: מגדר
    • La jida: דזשענדער
    • La kartvela: გენდერი
    • La nederlanda: gender
    • La portugala: género, gênero
    • La rusa: гендер
    • La ukraina: гендер