Vorto: genio

  1. Plej alta grado de la homaj kapabloj; superega inteligento.

    • jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo

    • se lia genio ne superas en tio ĉi mian

    • li admiris la simplecon kaj genion de sia majstro

    • vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas, tio estas la genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko

    • la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro

    • la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo

  2. Geniulo.

    • mi volas fariĝi genio, mi volas fariĝi pli taŭga ol vi ĉiuj kune

  3. Dajmono.

    • lampo en kiu genio loĝus

    • a. Dajmono ĉe la antikvaj romanoj, precipe la zorgantoj pri la destino de homo, loko, urbo.

      • la romanoj oferis al siaj genioj

En aliaj lingvoj

    • La angla: genius
    • La belorusa: геній, геніяльнасьць
    • La bulgara: гений
    • La ĉeĥa: domácí skřítek
    • La franca: génie
    • La germana: Genie (Talent), Hochbegabung
    • La hispana: genio
    • La hungara: lángelme, lángész, zseni, géniusz
    • La itala: genio
    • La kataluna: geni
    • La nederlanda: genie
    • La pola: geniusz
    • La portugala: gênio
    • La rusa: гений
    • La slovaka: génius, veľduch
    • La turka: dahi
    • La angla: daemon, daimon
    • La germana: Geist
    • La hungara: démon
    • La portugala: nume (mitologia)
    • La turka: cin
        • a. La belorusa: геній (дух)
        •     La bulgara: дух
        •     La germana: Genius, Schutzgeist
        •     La hungara: nemtő, védőszellem, géniusz
        •     La kataluna: dèmon
        •     La pola: geniusz, demon, dajmon