Vorto: generacio
-
Tuto de proksimume samaĝaj vivuloj, naskitaj en sama tempodaŭro, plenkreskaj en sama epoko.
la nuntempa generacio malamas la militon
travivis jam tutan homan generacion
kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio
oni kalkulas proksimume kvin generaciojn en unu jarcento
ĉar riĉeco ne daŭras eterne, kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj
liaj heroaj faroj transrakontiĝas de generacio al generacio
-
(figure) Tuto de samepokaj, samteĥnikaj iloj, kontraste al antaŭaj aŭ postaj aliecaj.
la triageneracia sistemo de telekomunikado estis sukcese farita
post kelkaj jaroj la tekniko atingis pli altan nivelon kaj liveris kompostilojn de la dua generacio
En aliaj lingvoj
- La angla: generation
- La belorusa: пакаленьне
- La ĉeĥa: generace, pokolení
- La franca: génération (tranche d'âge)
- La germana: Generation
- La hispana: generación
- La hungara: nemzedék, generáció
- La nederlanda: generatie
- La norvega: generasjon
- La portugala: geração
- La rusa: поколение
- La slovaka: generácia
- La sveda: generation
- La turka: kuşak, nesil