Vorto: ge-

  1. Prefikso montranta la kuneston de pli ol unu sekso ĉe multenombra substantivo.

    • patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj;

    • geedzoj

    • gefratoj

    • ili amas sin gefrate

    • gesinjoroj

    • gemastroj

  2. Prefikso foriganta la seksan signifon de substantivo, ĉefe de ununombra baze vira substantivo.

    • ĉu vi havas gefratojn?

    • se oni heredas normalan genon de la alia gepatro, oni tamen povas produkti sufiĉe de la normala p16-proteino

    • jen ebla tasko, sendube pens-instiga, por gepatro kaj gefilo: kundiskuti la verkon

    • la unua afero, kiun faras ĉiu sklavino kiam ŝi aliĝas al nova domanaro, estas informiĝi, kiu estas geedzo de kiu

    • tion li tuj diras dufoje (al ĉiu gepatro en ties lingvo)

    • Rimarko: Laŭ sia tradicia senco, ge- implicas pluron kaj normale la substantivoj per ĝi formitaj aperas en plurnombro. En Esperanto mankas rimedo por oportune fari vortojn seksblindajn el vortoj seksindikaj (precipe tio koncernas la parencvortojn kiel patro, edzo, frato). Ĉar por la moderna socio tiu sekse neŭtrala senco (patro aŭ patrino) estas pli aktuala ol la tradicia miksseksa (patro kaj patrino), oni nemalofte vidas provojn apliki ge- por neŭtraligi la seksindikon (kaj tiam uzi la derivaĵojn ankaŭ ununombre: gepatro). Oni ne ĉiam konscias, ke en iuj situacioj rezultas senco kontraŭa ol la tradicia; ekzemple laŭ PMEG, gepatra decido estas decido de ambaŭ gepatroj, dum en la neŭtraliga interpreto ĝi povas esti decido nur de unu el ili; simile pri amo gea kaj geja. Teorie en multaj okazoj eblus esprimi la mankantan sencon neŭtraligante la implican pluron de ge- kaj la kuneston de ambaŭ seksoj per la elekta sufikso -an: gepatrano (iu el la gepatroj) , geedzano (iu el la geedzoj) kaj tiel plu.

    • Rimarko: Oni foje trovas ununombran uzon de «ge-» por indiki (ŝerce) la necertecon pri ies sekso, ekz-e geknabo (knabo, kiun oni povas preni por ino), aŭ por elturniĝi tradukante sekse neŭtralan terminon el nacia lingvo, kaj la plej tipa ekzemplo estas gepatro (patro aŭ patrino), dum oni ne uzas gefrato, geonklo, genepo... Ĉiuokaze tiaj uzoj, kvankam ili povas aperi trafaj kaj konformaj al iu nuntempe moda ideologio, estas nelogikaj kaj evitindaj. Ja se oni akceptus konsideri ilin normalaj, necesus konsenti ankaŭ pri tio, ke la plurnombraj vortoj geknaboj, gepatroj povas havi du sencojn: unue «pluraj personoj de nedifinita sekso» (do eventuale nur viroj aŭ nur virinoj) kaj, due, «personoj el ambaŭ seksoj». Ne eblas enlasi en la lingvon tian neprecizecon, tiom pli, ke la Fundamento klare difinas la sencon de ĉi tiu prefikso.

En aliaj lingvoj

    • Ido: ge-