Vorto: gasto
-
Vizitanto, amike kaj senpage akceptata de dommastro ĉe la hejmo aŭ ĉe la tablo.
gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto
se oni amas la gaston, oni zorgas la paston
gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa
por gasto ne petita mankas kulero
lignaj vilaĝoj, kie la fajro estas ofte terura gasto
-
Vizitanto, pagante akceptata en hotelo aŭ restoracio.
En aliaj lingvoj
- La angla: guest
- La belorusa: госьць
- La bulgara: гост
- La ĉeĥa: host, zákazník
- La franca: hôte (invité ou client), client (d'un hôtel ou d'un restaurant), convive, invité
- La germana: Gast
- La hispana: huésped
- La hungara: vendég
- La nederlanda: gast
- La oseta: уазæг
- La persa: مهمان
- La portugala: hóspede (recebido)
- La rusa: гость
- La slovaka: hosť
- La sveda: gäst
- La turka: misafir, konuk