Vorto: gardi

  1. (transitiva) Atenti kaj okaze de bezono agi kontraŭ danĝero.

    • a. Atenti, zorgi por eviti al iu aŭ io minacantan danĝeron aŭ eblan malbonon.

      • gardu min kiel la pupilon de la okulo

      • li lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj flaman glavon por gardi la vojon

      • gardi iun kontraŭ malrespekto

      • por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj...

      • por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj ili konstruis potencajn digojn

      • kontraŭ sufero Vi min gardos

      • la Eternulo gardos vian piedon kontraŭ reto

      • estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon

      • gardu vin de tia malpaciĝo

      • bone gardanta hundo

      • ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas

      • ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo

      • gardi la interesojn de iu

      • ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo

    • b. Atenti, zorgi, por eviti, ke iu farus malbonon aŭ kaŭzus danĝeron.

      • gardi krimulon, malliberulon

      • kiu gardas sian langon, tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj

      • gardu vin

    • c. Ŝirmi, forteni, evitigi danĝeron aŭ malbonon.

      • remparo gardas la urbon

      • tuko gardis la nukon kontraŭ la suno

      • la severa netuŝebleco de la «Fundamento» gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo

  2. (transitiva) Teni sendifekta.

    • a. Konservi por baldaŭa uzo; teni neŝanĝita por difinita destino.

      • gardu kandelon por la nokto

      • gardi lokon por plua enskribo

      • gardu miajn vortojn en via memoro

      • gardu miajn konsilojn en via koro

      • konservu miajn vortojn, kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn

      • gardu vian monon, mi ne bezonas ĝin

      • kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon

    • b. Konservi, reteni.

      • gardi sekreton, pozon, dokumenton

      • gardi fidelecon al iu, la memoron pri bonfaro

      • mi gardas la esperon, ke venos pli favoraj tempoj

      • gardi sian personan dignon

      • gardi sian opinion, konvinkon

En aliaj lingvoj

    • La angla: guard
    • La ĉeĥa: hlídat, ochraňovat, opatrovat, střežit
    • La franca: garder
    • La hispana: guardar
    • La portugala: guardar
    • La rusa: охранять, стеречь, караулить, хранить, беречь
    • La slovaka: strážiť
    • La turka: gözetlemek, korumak
    • Tokipono: awen
        • a. La germana: schützen
        •     La hispana: cuidar
        •     La hungara: őriz, vigyáz rá
        •     La nederlanda: beschermen
        •     La portugala: cuidar
        • b. La germana: bewachen
        •     La hispana: vigilar
        •     La hungara: őriz
        •     La nederlanda: bewaken
        •     La portugala: vigiar
        • c. La germana: schützen
        •     La hispana: proteger
        •     La hungara: őriz, véd
        •     La nederlanda: beschermen
        •     La portugala: proteger
        • a. La germana: aufheben, behalten
        •     La hispana: reservar
        •     La hungara: megőriz
        •     La nederlanda: bewaren
        •     La portugala: reservar
        • b. La germana: bewahren
        •     La hispana: mantener
        •     La hungara: megőriz, megtart
        •     La nederlanda: bewaren
        •     La portugala: manter