Vorto: gamo
-
Orda, sinsekva aŭdigo de ĉiuj sonoj de tonalo.
hel-tinte trile glitas de l' rido gaja gamo
en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj
simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo
-
(figure) Serio.
sur la plej malalta nivelo de la gamo
aliflanke de la gamo triumfis ankaŭ la socialisma maldekstra partio
tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de ĝenerala politiko kaj per tio akiras elektantojn
ili kutime havas vastan gamon da ideoj en siaj programoj
la instruado de tuta gamo da lingvoj
koni grandegan gamon da regionaj parolmanieroj
neandertaluloj verŝajne havis nur malgrandan gamon da sonoj
la tuta gamo da homaj emocioj
la gamo de varoj
kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn «gamoj», li tamen uzis da ili multe pli multe, aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono
-
La tria litero de la greka alfabeto (Γ, γ).
gamo-radia ekbrilo en la Tera atmosfero
Rimarko: Komparu gamo (serio de tonoj kaj tiel plu).
En aliaj lingvoj
- La angla: musical scale
- La belorusa: гама
- La ĉeĥa: stupnice, tónina, škála
- La franca: gamme
- La germana: Tonleiter
- La hungara: skála
- La kataluna: gamma, escala musical
- La nederlanda: gamma, toonladder
- La portugala: gama
- La rusa: гамма
- La slovaka: stupnica, škála
- La turka: gam (müzik)
- La angla: gamut, range
- La belorusa: гама
- La ĉeĥa: stupnice, tónina, škála
- La franca: gamme
- La germana: Spektrum, Palette, Portfolio
- La hungara: skála
- La kataluna: gamma, sèrie
- La nederlanda: gamma, naar sterkte, intensiteit enz. geordende reeks, muziekgamma
- La portugala: gama
- La rusa: гамма
- La slovaka: stupnica, škála
- La turka: gam (müzik)
- La angla: gamma
- La franca: gamma
- La germana: Gamma