Vorto: gaja
-
Estanta en viva, facilanima kaj bonhumora stato, kaj montranta sian kontentecon per eksteraj signoj; ridhumora, ĝojmiena.
la studento estis gaja kaj ĝoja, ĉarmega homo
sinjoro kun tia gaja vizaĝo, ke li devis esti la plej feliĉa homo sur la tero
kun gaja rideto sur la buŝo
mi ricevis plej gajan humoron
gaja urbo
ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa
li vivis tie lukse kaj gaje
-
(figure) Gajiga.
gaja vetero, koloro, spektaklo
pro forta brak', / pro gaja kant' / volonte akceptata
la rakonto ne estas gaja; kaj tio malĝojigis
sur la kameno brulis gaja fajro
En aliaj lingvoj
- La angla: gay
- La belorusa: вясёлы
- La ĉeĥa: veselý
- La franca: gai, enjoué, joyeux
- La germana: fröhlich, heiter, lustig
- La hispana: alegre
- La hungara: víg, vidám
- La itala: gaio, allegro, gioviale
- La nederlanda: blij, vrolijk
- La portugala: alegre, contente, feliz
- La rusa: весёлый
- La slovaka: veselý
- La sveda: glad
- La turka: neşeli
- La itala: gaio, gioioso
- La portugala: alegre