Vorto: gado

  1. Iu el familio gadedoj de maraj fiŝoj kun ĝis tri dorsaj kaj du anusaj naĝiloj, kies pluraj specioj estas manĝataj: moruo, eglefino, lojto, merlango;

    • Kajetano alportis kaserolon da rizo kun gado

  2. Genro el familio gadedoj (Gadus).

En aliaj lingvoj

    • La angla: cod
    • La ĉeĥa: mník mořský a j., sušená nesolená treska
    • La germana: Dorsch
    • La hungara: tőkehal
    • La kataluna: bacallà, abadejo
    • La nederlanda: dors
    • La portugala: gado (peixe)
    • La rusa: треска (род)
    • La slovaka: treska
    • La sveda: torsk
    • La franca: cabillaud, morue
    • La germana: Kabeljau