Vorto: gablo

  1. Supra, triangula parto de dommuro, sur kiu apogiĝas la traboj de du-dekliva tegmento.

    • li ankaŭ trovis deprime elrigardi la fenestron matene kaj vidi la pejzaĝon de gabloj kaj tegmentoj

  2. Triangula peco ornama super arko de fenestro aŭ pordo.

    • jen situis malnova preĝejo, kurioza, malkohera kaj provizita je gabloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: gable
    • La ĉeĥa: lomenice, štít
    • La franca: gable, pignon
    • La germana: Giebel
    • La hispana: gablete, piñón
    • La kataluna: gablet
    • La slovaka: štítová stena (múr)
    • La angla: pediment
    • La germana: Wimperg