Vorto: funkcio
-
Aparta fako, ofico organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon.
la publikaj funkcioj
la funkcio de administranto, redaktoro
la kasisto rezignis sian funkcion
ni ne perdos ŝin en tre grava alia funkcio: ŝi daŭre estas nia finredaktisto
komisionano por esplorado jesis pri la neceso bone paroli la anglan por plenumi eŭropan funkcion
-
Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino.
la funkcio de la stomako estas digesti
bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia
la diversaj funkcioj de vorto en la frazo
ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion
se Esperanto estus adoptita, kelkaj fonetikaj simpligoj estus necesaj por tiu funkcio
kiam homoj planis, projektis maŝinojn, ili faris tion por ke la maŝinoj obeu al la planitaj funkcioj
Mutt ne havas funkciojn por aŭtomate ordigi la envenantajn poŝtaĵojn en diversajn poŝtfakojn ‐ tio estas tasko por aparta programo
-
a. Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de «fonta aro» A elementon en «cela aro» B; simb. f: A→B (legu: fo ĵetas el A en B-on) , aŭ por individuaj elementoj b = f(a) (legu: bo egalas fo de a).
en la funkcia skribaĵo b = f(a) la elementon a de la fonta aro oni nomas «argumento» aŭ «variablo», kaj la elementon b de la cela aro oni nomas «rezulto» aŭ «valoro» de la funkcio, aŭ «bildo» de la argumento per la funkcio
loknombro de funkcio
la konformeco inter aroj X kaj Y, estas nomata funkcio (aŭ bildigo), se al ĉiu elemento de X konformas unusola elemento el Y
logaritmo kun bazo a estas la inversa funkcio de eksponenta funkcio kun la sama bazo y = ax kiel funkcio de x
b. Bildigo, precipe (sed ne nur) kiam la fonta kaj cela aroj konsistas el nombroj.
funkcio entjera, reela, kompleksa
kompleksa funkcio kun reelaj argumentoj
funkcio derivebla, analitika, integralebla
-
En programo, struktura fragmento (subprogramo) difinanta algoritmon por komputi valoron ‐ unu el pluraj manieroj difini la «regulon» por la matematika funkcio.
Rimarko: En iuj programlingvoj tiaj funkcioj aperas kiel proceduroj liverantaj valoron (sian rezulton).
En aliaj lingvoj
- La angla: function
- La belorusa: абавязкі, пасада, функцыя
- La ĉeĥa: běh, chod, funkce, působení, činnost
- La franca: fonction
- La germana: Funktion
- La hispana: departamento
- La hungara: funkció
- La indonezia: fungsi
- La nederlanda: functie
- La rusa: обязанности, должность, функции
- La slovaka: chod, pôsobenie, činnosť
- La belorusa: функцыя
- La germana: Aufgabe, Zweck
- La hispana: función (acción asignada)
- La hungara: funkció
- La rusa: функция
- La belorusa: функцыя
- La germana: Funktion
- La hispana: función (matemática)
- La hungara: függvény
- La pola: funkcja
- La rusa: функция
- a. La germana: Abbildung
- La ĉina: 函数 [hán shù]
- La hispana: función (algoritmo de programación)
- La rusa: процедура- функция