Vorto: funelo
-
Ilo, kies supra parto estas konusforma, kaj finiĝanta per rekta tubo, uzata por verŝi fluaĵon en barelon, vazon, botelon kc.
enpremi iun en funelon
edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo
krete skizita infano havas funelon sur la kapo kaj tra ĝi eniras verda stelo
-
Tiaforma parto de laŭtparolilo, trumpeto ks uzata por direkti sonon.
ĉie ĉirkaŭ mi radifuneloj / komplotadas grake-krie / kontraŭ paco de l' oreloj
li metis ambaŭ manojn kiel funelo antaŭ la buŝon kaj kriis supren
En aliaj lingvoj
- La angla: funnel
- La bulgara: фуния
- La ĉeĥa: nálevka, násypka, trychtýř
- La franca: entonnoir
- La germana: Trichter
- La hispana: embudo
- La kataluna: embut
- La nederlanda: trechter
- La portugala: funil
- La rusa: воронка, раструб
- La slovaka: lievik
- La germana: Schalltrichter