Vorto: fundo
-
Fina parto de io, plej malproksima de la rigardanto.
a. Vertikale plej profunda, malsupra parto de io kava.
fundo de puto, vazo, barelo
detruita ĝis la fundo de l' fundamento
sur la fundo de la maro
ĉio transturniĝis la fundo supren
li esploris iom la fundon de la glaso
al kavo senfunda ŝtopado ne helpas
la vojo situis sur la fundo de valo enfermita de altaj rokoj
b. Horizontale plej malantaŭa parto de io.
fundo de ĉambro, koridoro, scenejo
el la fundo de l' ĝardeno eliris homo
sur la fundo de ŝiaj pupiloj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko
-
Fono.
fundo de pejzaĝo, horizonto, pentraĵo
ruĝa strio, verda stelo sur blanka fundo
longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis surskribon
-
(figure) Plej intima, kaŝita parto.
danki el la fundo de la koro
en la fundo de sia koro li malamas ŝin
elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno
-
(figure) Plej esenca parto de io.
la fundo de la homa saĝeco
-
(figure) Plej alta grado de malboneco.
en la fundo de l' mizero
la fundo de la malvirto
En aliaj lingvoj
- La angla: bottom
- La ĉeĥa: dno, spodek, zadní část
- La franca: bout, fond (de rivière, récipient, pièce...)
- La germana: Grund
- La hispana: fondo
- La portugala: fundo
- La rumana: abis
- La slovaka: dno, spodok
- a. La ĉina: 底
- La hispana: fondo
- La kataluna: fons
- La nederlanda: bodem
- La okcitana: fons
- La pola: dno, głębia
- La rusa: дно
- La germana: Hintergrund
- La hispana: fondo
- La nederlanda: achtergrond
- La pola: tło
- La rusa: фон
- La hispana: fondo
- La nederlanda: grond
- La pola: dno, głębia
- La rusa: глубина
- La hispana: esencia, fundamento
- La nederlanda: kern
- La pola: głębia
- La rusa: основа
- La hispana: profundidad
- La nederlanda: toppunt
- La pola: dno
- La rusa: глубина