Vorto: fuko
-
Genro de maraj brunalgoj (Fucus).
la sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj, la velksekiĝintaj akvaj kreskaĵoj, la fuko, blanke lumanta, longa kaj mallarĝa kiel tolaj rubandoj, ĉio estis por la okuloj kaj pensoj ludo kaj plezuro
la agroj estas fekundigataj per fukoj
strioj aŭgurantaj malbonon pendis kiel sangaj marfukoj malsupren sur la horizonton
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: chaluha
- La franca: fucus
- La germana: Blasentang, Sägetang
- La hungara: fukusz, tengeri moszat, tengeri fű
- La portugala: fuco
- La rusa: фукус, бурая водоросль
- La slovaka: chaluha