Vorto: frukto
-
Ĉe floroplantoj, produkto estiĝinta el fekundiĝinta floro enhavanta la grajnojn.
laŭ la frukto oni arbon ekkonas
porti fruktojn
-
Manĝebla frukto aŭ plurfrukto.
pomo, avelo, frago, kukumo.
-
Ĉiu produkto devenanta de la tero aŭ de la vivantaj estuloj.
la fruktoj de la tero, de brutaro
la infano, frukto de la patrina ventro
-
(figure) Rezulto.
lernado sen fruktoj ne restas
mizero estas ofte frukto de mallaboremo
la lasta kongreso donis gravajn fruktojn
la fruktoj de la sperto de miljaroj
frukto de l' imago
En aliaj lingvoj
- La angla: fruit
- La belorusa: плод, фрукт
- La bulgara: плод
- La ĉeĥa: plod, ovoce
- La franca: fruit
- La germana: Frucht
- La hispana: fruto
- La hungara: gyümölcs
- La indonezia: buah
- La nederlanda: vrucht
- La pola: owoc
- La portugala: fruto, carpo
- La rusa: плод
- La slovaka: ovocie, plod, výsledok
- La turka: meyve
- Tokipono: kili
- La belorusa: плод, фрукт
- La portugala: fruta, fruto
- La belorusa: плод
- La portugala: fruto
- La belorusa: плён
- La portugala: fruto