Vorto: fronto

  1. Antaŭa, laŭlarĝa, kvazaŭfrunta parto de objekto.

    • fronto de konstruaĵo, de palaco

    • fronta fenestro

    • frontartikolo de gazeto

    • la generaloj sin lokis en la fronto de l' kolonoj

    • en la fronto de la bando iris grandega laboristo kun torĉo

    • ĉiuj konstruaĵoj kaj domfrontoj estis ornamitaj per blindige buntaj flagoj

    • li aktivus en la Nacia Fronto (la ekstremdekstra rasista partio)

  2. Antaŭa, laŭlarĝa, linio de armeo, kie okazas la bataloj.

    • fronto de armeo

    • mia patro estas tre malsana, kaj dume mi, en la fronto de la armeo devas gardi la dezerton, por ke la sabloj ne forkuru el ĝi

    • la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: front
    • La bulgara: предна страна
    • La ĉeĥa: fronta, průčelí, přední část, čelo
    • La franca: front (partie antérieure), avant (ligne de front), ligne de front, bloc (parti politique)
    • La germana: Front, Vorderseite, Stirnseite
    • La hispana: frente
    • La hungara: homlokrész, eleje, front, arcvonal, front
    • La nederlanda: front, front, voorzijde, voorkant
    • La pola: front
    • La portugala: frente, vanguarda, fachada, fronte, frontispício
    • La rusa: фронт, передняя сторона
    • La slovaka: čelná strana
    • La sveda: front, framsida
    • La bulgara: фронт
    • La hungara: arcvonal, front
    • La nederlanda: front
    • La pola: front