Vorto: fromaĝo

  1. Manĝaĵo farita el kazeigita lakto.

    • ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro

    • en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton

    • en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono

    • nun denove venos sur nian tablon laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo

    • nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo

    • muelita ŝaffromaĝo nomiĝas slovake «bryndza»

En aliaj lingvoj

    • La angla: cheese
    • La belorusa: сыр
    • La bulgara: сирене, кашкавал
    • La ĉeĥa: sýr
    • La ĉina: 奶酪
    • La franca: fromage
    • La germana: Käse
    • La hispana: queso
    • La hungara: sajt
    • La indonezia: keju
    • La itala: formaggio
    • La nederlanda: kaas
    • La norvega: ost
    • La persa: پنیر
    • La pola: ser (głównie chodzi o żółty)
    • La portugala: queijo
    • La rumana: brânză
    • La rusa: сыр
    • La slovena: sir
    • La turka: peynir