Vorto: fremda
-
Ekstera kaj senrilata al la koncerna persono aŭ afero; malpropra, aliula.
tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj
fremda malfeliĉo instruas
diskuto tute fremda je la temo
li estas fremda al nia societo
al homo nenio homa estu fremda
ĝentileco estas al li fremda
ne doloras frapo sur fremda kapo (najbara)
el fremda poŝo oni pagas facile
-
Aliloka, alilanda, alietna, eksterlanda.
la fremdaj lingvoj, homoj, landoj, kutimoj
En aliaj lingvoj
- La angla: foreign
- La belorusa: чужы
- La ĉeĥa: cizí (patřící jinému / jiné zemi )
- La franca: étranger (adj.)
- La germana: fremd, außenstehend, außerhalb
- La hungara: idegen
- La indonezia: asing
- La kekĉia: ab̕l
- La nederlanda: vreemd
- La pola: obcy, postronny, cudzy
- La portugala: estranho, alheio, estrangeiro
- La rusa: чужой, чуждый, посторонний
- La slovaka: cudzí
- La belorusa: замежны, іншаземны, чужаземны
- La germana: fremd (nicht von hier), ausländisch, auswärtig
- La hispana: extranjero
- La nederlanda: vreemd (niet van hier), buitenlands
- La pola: obcy
- La portugala: estranho, alheio, estrangeiro, alienígena
- La rusa: иностранный, чужеземный, чужестранный