Vorto: freŝa
-
Ne malnova, ĵusa.
freŝa modo
freŝdata informo
plej freŝaj novaĵoj de gazeto
ili fosis en la freŝajn tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj
ĉe l' freŝa faro
ĉu vi ricevis freŝaĵojn pri li?
a. Pro ĵuseco bonkvalita, bonstata, vigla.
mi havas pli freŝan panon, ol vi
freŝa viando, ovo
ĉiujn pordojn malfermadis por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron
la aero estis trankvila kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron
grajnaĵo el freŝaj grajnoj
puto kun freŝa akvo
freŝa mielo
freŝa verdaĵo
mi estas oleita per freŝa oleo
lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco
vespero lacigas, mateno freŝigas
ĵus mi vidis la sunon, tiel freŝruĝan, tiel belegan, kian mi neniam vidis antaŭe
b. Nedifektita de malĵuseco, de eluziteco.
rostitaj grajnoj kaj freŝaj grajnoj
vinberojn freŝajn aŭ sekigitajn li ne devas manĝi
homo ankoraŭ freŝa malgraŭ longa vojaĝo
ili floras ankoraŭ en la maljuneco, estas sukplenaj kaj freŝaj
oni ligos min per sep freŝaj ne sekiĝintaj ŝnuroj
freŝa vesto
ĉiam freŝa estas la memoro pri lia morto
freŝa entuziasmo
En aliaj lingvoj
- La angla: fresh
- La belorusa: сьвежы
- La bulgara: пресен
- La ĉeĥa: čerstvý
- La franca: frais (adj.), récent
- La germana: aktuell, frisch, neu
- La hispana: fresco
- La kataluna: fresc
- La nederlanda: actueel, fris, nieuw, recent, vers
- La pola: świeży
- La portugala: fresco, recente, novo
- La rumana: proaspăt
- La rusa: свежий
- La slovaka: čerstvý