Vorto: frapi
-
(transitiva) Bati.
frapi iun per bastono, per kuglo
frapita de la fulmo
frapi vazon por ĝin rompi
frapi al si la kapon, la ventron
frapi al iu la vangon
li frapis la birdon sur la bekon
malseka aero frapis iliajn vizaĝojn
frapita de la radioj de la suno, li ĝuis trankvilan plezuron
-
(transitiva) Batante produkti sonon.
frapi tamburon, cimbalon
frapi ĉe, je la pordo, sur la pordon de iu
oni frapas
kiu frapas, al tiu oni malfermas
la maro frapas ĉe la rokoj
lia koro frapis kun granda rapideco
lia pulso, la tempioj forte frapis pro emocio
kunfrapi la manojn
-
(transitiva) (figure) Subite kaj forte atentigi, mirigi.
frapi la atenton, la okulojn
frap(ant)a ekzemplo, argumento, simileco
frapante bela, pala
-
(transitiva) (figure) Malmilde trafi, subite tuŝegi.
kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia rememoro
penso, kiu frapis ŝian koron
teruro lin frapis
frapita de blindeco
-
(transitiva) Punbati, puni.
ili estis frapitaj de la Dia kolero
la Eternulo frapis la popolon per granda frapo
En aliaj lingvoj
- La angla: hit, knock, rap, slap, smack, strike
- La bulgara: удрям, бия, поразявам
- La ĉeĥa: zabouchat, zabušit
- La franca: frapper, atteindre (frapper), cogner, heurter, percuter, saisir (frapper), taper
- La germana: klopfen, schlagen, treffen, pochen, frappieren
- La hispana: golpear, percutir
- La indonezia: [ketok] mengetok, [ketuk] mengetuk
- La nederlanda: slaan
- La pola: uderzać w coś, kogoś, dać kuksańca komuś, stuknąć (w) coś, kogoś, szturchać coś, kogoś, palnąć coś, kogoś (pot.), rąbnąć w coś, kogoś, trzasnąć w coś, kogoś, walić w coś, kogoś
- La portugala: bater, golpear, percutir
- La rusa: стучать, ударять
- La slovaka: zabúchať
- Tokipono: utala
- La hispana: percutir, golpear haciendo ruido
- La pola: uderzać w coś, bić w coś, trzaskać czymś, w coś, walić w coś
- La rusa: стучать, бить
- La hispana: asombrar, atraer la atención
- La pola: uderzać
- La rusa: поражать
- La hispana: captar de golpe, comprender de repente
- La pola: uderzać
- La rusa: поражать
- La hispana: sancionar, penalizar
- La pola: uderzać
- La rusa: поражать