Vorto: franko

  1. Monunuo, interalie de Svisujo kaj pluraj afrikaj ŝtatoj, kaj iama monunuo de Belgujo, Francujo kaj Luksemburgo, anstataŭita de eŭro.

    • kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn, tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn

    • Rimarko: Komence de la dudeka jarcento la franko estis prototipo de internacia monunuo ene de la Mona Unio. Ĝi egalis al la valoro de kvin gramoj da arĝento. Tiam la belga, svisa kaj franca frankoj estis inter si egalaj, kaj egalaj ankaŭ al la itala liro, al la greka draĥmo kaj al la bulgara levo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: franc
    • La belorusa: франк (грашовая адзінка)
    • La ĉeĥa: Frank
    • La franca: franc (unité monétaire)
    • La germana: Franken [svisa], Franc [franca, belga kaj afrika]
    • La hispana: franco
    • La hungara: frank
    • La indonezia: franc
    • La kataluna: franc (econ.)
    • La nederlanda: frank
    • La pola: frank
    • La portugala: franco (moeda)
    • La rusa: франк
    • La slovaka: Frank