Vorto: franĝo

  1. Ornamaĵo el pendantaj fadenoj por borderi randon de vesto, meblo kc.

    • ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj, ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de siaj vestoj

    • li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj

    • virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro

    • la meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita, tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis

    • abunda kolhararo kaj franĝoj ĉe la vosto

    • li sentas sin malplena, eĉ ne duono de homo, restas de lia persono nur franĝo, ĉifeto

En aliaj lingvoj

    • La angla: fringe
    • La belorusa: махры
    • La bulgara: бретон
    • La franca: frange (ornement)
    • La germana: Franse, Zottel
    • La hispana: adorno, flequillo
    • La hungara: rojt
    • La kataluna: serrell
    • La nederlanda: franje
    • La portugala: franja (enfeite), fímbria
    • La rusa: бахрома
    • La sveda: frans