Vorto: frakseno
-
Arbo el mezvarmaj landoj, kies fleksebla ligno estas uzata por fari tenilojn, meblojn, bastonojn... kaj kies folioj servas por prepari sanigan trinkaĵon, genro el familio oleacoj (Fraxinus).
kie la tero iom pli humidas, tie leviĝis svelta hela frakseno
En aliaj lingvoj
- La angla: fraxinus, ash
- La belorusa: ясень
- La ĉeĥa: jasan
- La franca: frêne
- La germana: Esche
- La hungara: kőris
- La nederlanda: es
- La persa: ون, زبانگنجشک
- La pola: jesion
- La portugala: freixo
- La rusa: ясень
- La slovaka: jaseň