Vorto: foto

  1. Fotografaĵo.

    • ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj

    • oni laŭplaĉe kunmetas fotojn, muzikon, tekston, fonon, kolorojn

    • ĝi ja estas multflanka fotoalbumo pri Esperantujo

    • la romano estas kvazaŭ fotobildo de la tiamaj socioj en Sovet-Unio kaj Germanio

    • fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj

    • Rimarko: Ŝajnas, ke la formo «foto» estas nun multe pli uzata, ol ĝia teoria ekvivalento «fotaĵo». Konsiderante, ke la radiko havas verban karakteron, hereditan de ĝia Fundamenta praulo fotograf kaj sankciitan de kaj , la uzo de simpla o-derivaĵo por signifi aĵon estas pravigebla per la fakto, ke temas pri «rezulto de fotado». Male, en oni konsideris, ke la radiko fot ne devenas de fotograf, sed baziĝas sur la internacia vorto «foto» kaj havas substantivan karakteron. Ĉi tion ŝajnas tamen kontraŭi la aperantaj en la sama verko kunmetaĵoj «kontraŭfoto» kaj «veturfoto», difinitaj kiel agoj, aŭ pli kerne la fakto, ke la difinoj de «fotilo» kaj «fotisto» pli bone taŭgas por verba, ol por substantiva radiko. Fine, la 9a Oficiala Aldono citas «foto» unue, «foti» due. Do «foto» estas radika baza vorto kaj «foti» estas oficiala kunmetaĵo.

    • Rimarko: Pro nacilingva influo la kunmetaĵoj, de kiuj fot estas la maldekstra elemento, emas konservi la ligvokalon, eĉ kiam ĝi estas tute superflua: fotoalbumo, fotoaparato. Ni konsilas pritrakti la radikon fot kiel iun ajn alian radikon kaj anstataŭe diri: fotalbumo, fotaparato, fot(o)portreto...

En aliaj lingvoj

    • La angla: photo, photograph
    • La belorusa: фота, фотаздымак
    • La bulgara: снимка
    • La franca: photo, photographie (image)
    • La germana: Foto
    • La hispana: fotografía
    • La hungara: fénykép, fotó
    • La nederlanda: foto
    • La pola: fotografia, zdjęcie
    • La rusa: фото, фотоснимок