Vorto: foti
-
(transitiva) Fotografi.
mi volis foti la tiean barilon, sed policisto malpermesis tion
jam venis ĵurnalisto, kiu ekfotis
la opoziciuloj, antaŭ ol enurnigi siajn balotkartojn, ilin fotis per poŝtelefono por pruvi siajn voĉojn
la usona satelito F15 dum kvin minutoj fotis Litovion el la kosmo
En aliaj lingvoj
- La angla: photograph
- La belorusa: фатаграфаваць, здымаць (фатаграфічна)
- La franca: photographier, prendre en photo
- La germana: fotografieren, ablichten, knipsen
- La hispana: fotografiar
- La hungara: fényképezik, fotózik
- La nederlanda: fotograferen
- La pola: fotografować
- La portugala: fotografar, tirar fotografia
- La rusa: фотографировать, снимать (на фотоплёнку)