Vorto: fosilo
-
Ĉia ilo por fosi.
per fosilo ni fosas
en la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj
fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon
En aliaj lingvoj
- La angla: digging implement, shovel, spade
- La ĉeĥa: nástroj na obdělávání půdy
- La franca: pelle
- La germana: Grabwerkzeug, Schaufel, Spaten
- La hispana: pala
- La hungara: ásó
- La nederlanda: schop, spade
- La rusa: лопата
- La slovaka: nástroj na obrábanie pôdy