Vorto: fosi

  1. (transitiva) Fari kavaĵon eltirante teron.

    • ili fosis antaŭ mi foson

    • ĝardeno , kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti

    • ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero

    • la armeo plenŝutis lian kanalon, kiun li fosis en la dezerto dum dek jaroj

    • li komencis fosi per ambaŭ manoj la teron

  2. (transitiva) (figure) Profunde esplori demandon.

    • filozofie fosi en teorioj

En aliaj lingvoj

    • La angla: dig
    • La ĉeĥa: hloubit (jámu), kopat, přehrabávat, šťourat se
    • La franca: creuser, approfondir (examiner à fond), foncer (creuser), fouiller (creuser pour trouver qc), retourner (la terre)
    • La germana: graben
    • La hispana: excavar
    • La hungara: ás
    • La nederlanda: graven
    • La portugala: esquadrinhar, escarafunchar, fuçar
    • La rusa: копать, рыть
    • La slovaka: kopať, ryť, rýľovať
    • La hispana: profundizar (en el conocimiento)