Vorto: forto
-
Kapablo venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn.
forto de vivo, volo, spirito
forto de la esperanta movado
kie regas la forto, tie rajto silentas
fortoj de la naturo
per propraj fortoj
perdi, streĉi la fortojn
kiu havas forton, havas rajton
larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiaj vangoj
la malnova dialekto restas en sia plena forto
militaj, maraj fortoj
-
Solideco, fortikeco, malfacila rompebleco.
forto de ŝnuro, de sano
hodiaŭ forto, morgaŭ morto
-
Alta grado, intenseco.
forto de febro, de vino
-
Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon kapablan produkti, modifi aŭ nuligi movon.
la dimensioj de forto estas MLT-2
En aliaj lingvoj
- La angla: strength
- La belorusa: сіла, моц
- La ĉeĥa: schopnost, síla, výkonnost
- La franca: force
- La germana: Kraft, Stärke
- La hispana: fuerza
- La indonezia: [kuat] kekuatan
- La itala: forza
- La nederlanda: sterkte, kracht
- La persa: نیرو, قدرت, توان
- La pola: siła
- La rusa: сила
- La slovaka: moc, schopnosť, sila
- La germana: Festigkeit, Stabilität
- La persa: استواری, استحکام
- La pola: moc, siła
- La rusa: крепость (качество)
- La germana: Höhe, Stärke, Intensität
- La persa: شدت, غلظت
- La pola: siła, moc
- La rusa: крепость (качество), сила
- La germana: Kraft
- La indonezia: gaya
- La persa: نیرو
- La pola: siła
- La rusa: сила