Vorto: forno

  1. Masonita fajrujo por baki panon, fandi metalojn, kuiri potojn, kalkoŝtonojn, brikojn, aŭ por aliaj celoj.

    • en la vilaĝo estas pli bone: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn

    • ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon

    • tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma

    • vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita

    • a. Kuirforno.

      • ŝi iris al forno, kiu estis plena de pano

      • la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno

    • b. Hejtoforno.

      • en la vintro oni hejtas la fornojn

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: печ
    • La ĉeĥa: kamna, pec
    • La franca: four
    • La germana: Ofen
    • La hispana: horno
    • La nederlanda: oven
    • La portugala: forno
    • La rusa: печь (сущ.)
    • La slovaka: kachle, pec, šporák
    • La turka: ocak