Vorto: formo

  1. Ekstera aspekto de objekto en spaco.

    • la formo de meblo, vazo, membro, placo

    • en formo, sub la formo de triangulo, de piramido, de sonorilo

    • doni al io la formon de sfero

    • ricevi, akcepti, preni la formon de..

  2. Formilo.

    • la kapableco ŝveli kaj akvon reteni estas bonvena ekzemple por pretigado de sablaj gisformoj

  3. Ekstera maniero, kiel io montriĝas aŭ efikas.

    • la formo de regado ŝanĝiĝis post la milito en multaj landoj

    • la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe

    • tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro

  4. Ekstera aspekto kontraste al la enhavo, al la esenco.

    • la poeto donis al tiu banala temo originalan formon

    • la formo de tiu parolado estas agrabla, sed la enhavo estas bagatela

    • la riproĉo estas prava, sed ĝia formo estas tro akra

  5. Ekstera maniero, kiel oni agas, konforme al komunaj reguloj.

    • akurate observi la formojn

    • mi protestas nur pro formo

  6. Bildigo de vektora spaco E super korpo K (aŭ kartezia produto de E kun si mem) al K.

    • Rimarko: Ĉar K estas evidenta vektora spaco super si mem, formo povas havi la samajn atributojn, kiel havas la bildigoj inter vektoraj spacoj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: form
    • La belorusa: форма
    • La ĉeĥa: forma (na těsto, odlévací a j.), tvar
    • La franca: forme
    • La germana: Form
    • La hispana: forma
    • La hungara: forma, alak
    • La indonezia: bentuk
    • La pola: kształt
    • La portugala: forma, feitio, jeito, talhe
    • La rumana: formă
    • La rusa: форма
    • La slovaka: formát, rozmer, tvar
    • La hungara: forma
    • La pola: postać, forma
    • La hungara: forma
    • La pola: postać, forma
    • La hungara: formalitás, formaság, forma
    • La pola: forma, kondycja
    • La hungara: forma
    • La pola: forma