Vorto: formi
-
(transitiva) Krei, fari, estigi ion, donante al ĝi difinitan formon, aranĝi laŭ difinita formo.
formi puton el argila tero
formi rondon per cirkelo
formi societon
la fluo formis profundan kavon
pro la multeco de la pasaĝeroj oni devis formi duan vagonaron
ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn
formi al si juĝon pri io
-
(transitiva) Konsistigi, estigi ion, alprenante al si ian difinitan formon, sin prezenti sub ia difinita formo.
la vaporoj formas nubojn
la popolamaso formis longan vicon antaŭ la teatro
ĉe tiu loko la strato formas angulon
la bordoj de Nilo formis bulvardojn
la limon formis kanulo
la egipta popolo formis kvazaŭ unu personon
la virinoj formis pli ol du trionojn de la ĉeestantoj
ĉenaĵo da moneroj formis belan kolringon
la dekstraj partioj formas tri grupojn en la Parlamento
la infanoj formis rondon ĉirkaŭ la patrino
la bazon por tiu riĉeco formas la abundo de karbo
formi kvadraton
-
(transitiva) Havigi per edukado kaj instruado iajn kvalitojn kaj kutimojn, prepari al ia profesio aŭ metio.
tiu instituto formas bonajn inĝenierojn
homo formita per libroj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: фармаваць, рабіць, утвараць
- La ĉeĥa: formovat, složit, tvořit, tvárnit, utvořit, zformovat
- La franca: former, instruire (former), modeler (former)
- La germana: formen, bilden, ausbilden
- La hispana: formar
- La hungara: formáz, formál, alakít, kialakít, kiképez
- La indonezia: [bentuk] membentuk
- La pola: tworzyć, formować, kształtować
- La rusa: формировать
- La slovaka: formovať, stvárniť
- La pola: tworzyć, formować, kształtować
- La pola: wykształcać, formować