Vorto: forko
-
Manĝilo konsistanta el tenilo kaj plateto provizita per pluraj pikiloj, servanta por piki ion kaj levi ĝin al la buŝo.
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo
la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko
se iu buĉis oferon tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando havante en sia mano tridentan forkon kaj li enpuŝadis ĝin en la kaldronon aŭ en la poton kaj ĉion, kion trafis la forko prenadis la pastro
fruktodona valo kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj
-
Samforma objekto.
kaj ili uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto por pinĉi la skarabon je lia barbo
la karbujoj, la forkoj kaj la ŝoveliloj
forna forko kaj sitelo
sonforketo
-
(figure) Disbranĉiĝo.
forko de arbo, branĉo
vojforko
forkiĝo de komputila programo
En aliaj lingvoj
- La angla: fork
- La bulgara: вилица
- La ĉeĥa: vidle, vidlička, vidlice
- La franca: fourchette
- La germana: Gabel
- La hispana: tenedor
- La hungara: villa
- La indonezia: garpu
- La persa: چنگال
- La pola: widelec
- La portugala: garfo
- La rusa: вилка
- La slovaka: predná vidlica
- La turka: çatal
- La belorusa: вілы, відэлец
- La hungara: villa
- La nederlanda: vork
- La pola: widelec
- La rusa: вилы, вилка
- La sveda: gaffel
- La belorusa: развілка, разгалінаваньне, ростань
- La hispana: bifurcación
- La hungara: elágazás
- La persa: انشعاب
- La pola: gałąź
- La rusa: развилка, разветвление