Vorto: fora

  1. Malproksima.

    • li loĝas en fora angulo de Siberio

    • nia plej fora kolonio

    • la fora horizonto

    • foraj veloj glitis sur la maro

    • fora estonteco

    • en seskilometra foreco troviĝas ruinoj

  2. Pri komputilo aŭ aranĝaĵo atingata per komunika lineo.

    • fora terminalo

    • fora uzanto

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: dálkový, na dálku, vzdálený
    • La finna: kaukainen, etäinen
    • La franca: lointain (adj.), éloigné
    • La germana: abgelegen
    • La hispana: lejano
    • La nederlanda: afstands-
    • La rusa: далёкий, удалённый, отдалённый
    • La slovaka: dávny, vzdialený
    • La angla: remote
    • La finna: etä-
    • La hispana: remoto
    • La rusa: дистанционный