Vorto: for

  1. Adverbo signifanta.

  2. Malaperon kaj perdiĝon en malproksimo.

    • for de l' okuloj, for de la koro

    • pasinta doloro for el memoro

    • for vi(n)!

    • for la manojn!

    • for la revoj(n)!

    • for plezuro(n)!

    • ĉiu espero estas for

    • la digo estis for kaj la torento povis libere elfluegi

  3. Malproksimecon.

    • Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi

    • ve al tiu, kiu devas vivi for de la gepatroj kaj de la gefratoj

    • sur la kampo, for de l' mondo

    • fikse rigardantaj for antaŭen sur la nigra oceano

    • la libretoj estis dissenditaj for en la mondon

    • tio estas for de mia intenco

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: pryč
    • La franca: loin
    • La germana: weg, fort, entfernt, weit
    • La nederlanda: weg, uit
    • La slovaka: preč
    • La angla: away
    • La finna: pois, poissa
    • La hispana: fuera
    • La portugala: longe, fora
    • La rusa: прочь, вон, долой
    • La angla: far
    • La finna: kaukana, etäällä, kauas
    • La hispana: lejos
    • La portugala: longe, fora
    • La rusa: вдалеке (от чего-л.), вдали (от чего-л.), далеко (от чего-л.)