Vorto: fonto

  1. Loko, kie akvo aŭ alia fluaĵo eliras el la tero.

    • ĉe la fonto de rivero

    • ĉerpi akvon el la fonto

    • fonto de petrolo, de natura gaso

    • fonto da akvo

    • subtera fonto

    • la fonto senakviĝis

    • miaj okuloj estus fonto da larmoj

  2. La elfluaĵo mem.

    • pura, varma, abunda, sulfureca fonto

    • kapti, aĉeti fonton

  3. Origino de materia forto.

    • fonto de lumo, de energio

  4. (figure) Origino, deveno, kaŭzo.

    • ĉerpi dokumentojn el la fonto

    • aŭtoritata fonto de informoj

    • mi konas la fonton de tiuj mensogoj

    • tiuj militoj estis la ĉefa fonto de la inspiro de la poetoj

    • troa ambicio estas fonto de malfeliĉo

    • fonto de profito, de enspezoj

    • homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj

    • monavido estis fonto de multaj militoj

    • pro elsekiĝo de la materialaj fontoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: spring
    • La belorusa: крыніца
    • La ĉeĥa: generátor, pramen, studánka, zdroj
    • La franca: source, puits (de pétrole), cause (origine), origine (source)
    • La germana: Quelle
    • La hispana: fuente
    • La hungara: forrás
    • La nederlanda: bron
    • La pola: źródło
    • La portugala: fonte, nascente, olho-d'água, manancial
    • La rusa: источник
    • La slovaka: prameň, zdroj, žriedlo
    • La sveda: källa