Vorto: fono
-
Efektive ebena aŭ pro malproksimeco ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkontrastas.
verda stelo sur blanka fono
brilas sur la brusto ora ĉeneto sur la malluma fono de la surtuto
ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza
rigardis la konstruaĵon, kiu en la lumo de la luno, sur la fono de la folioriĉaj kreskaĵoj havis ĉarman aspekton
sur la fono de la blanka sablo oni povis vidi la konturojn de objektoj
elekti helan, nigran, buntan fonon de la ekrano
-
(figure) Io, kio estas apenaŭ perceptebla pro alia pli intensa stimulo de la sensoj aŭ konscio.
historio estas magia lanterno, kiu per lumbildoj sur la malluma fono de la epoko montras al ni
sur la fono de interparoladoj de miloj da homoj oni povis distingi kantojn
spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam ĝuadis , sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo
en la romano ĉiuj fonaĵoj pri tiama post-postmilita Okcidenta Germanio kaj ĝia socio estas precizaj
la komputilo rulas kontraŭvirusilon en fona tasko
En aliaj lingvoj
- La angla: background
- La belorusa: тло, фон
- La ĉeĥa: podklad, spodek
- La franca: fond (arrière-plan), arrière-plan, lointain (arrière-plan)
- La germana: Hintergrund
- La hispana: fondo
- La hungara: háttér
- La kataluna: fons
- La nederlanda: achtergrond
- La pola: tło
- La portugala: fundo, cor de fundo
- La rusa: фон
- La slovaka: podklad, spodok
- La sveda: bakgrund