Vorto: fona
-
Rilata al la fono, estanta en la fono.
fona bluo
la fonaj kantistoj pliriĉigas la kantojn
-
Apenaŭ perceptebla, malpli grava aŭ kaŝita.
la voĉoj de la parolistoj ne ĉiam rivalas sufiĉe laŭte kun la fona muziko
evidentiĝas, ke la fona intenco estis bazi la novan socian ordon sur konstantvalora monunuo
li supozeble aludas al diversaj fonaj faktoroj kaj cirkonstancoj
devas ekzisti fona faktoro, kapabla klarigi la influon de aĝo al la individuaj diferencoj koncerne fluan paroladon
En aliaj lingvoj
- La germana: hintergründig, unwichtig, versteckt