Vorto: foko

  1. Mara amfibia felhava rabobesto; genro el familio fokedoj (Phoca).

    • ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon sub si, ĝi aspektis ne pli granda ol foko, kiu levis la kapon el la akvo

    • oni povas konatiĝi ankaŭ kun inuitaj ritoj, tomboj, kaptado de fokoj, kaptado de balenoj en la 16a kaj 17a jarcentoj

    • pri fokoj daŭre argumentas kaj kontraŭargumentas fiŝkaptistoj kaj protektantoj

    • mi apenaŭ eraras komparante ŝiajn voĉovibrojn kun tiuj de gaja fokido

En aliaj lingvoj

    • La angla: seal (animal)
    • La belorusa: цюлень
    • La ĉeĥa: tuleň
    • La franca: phoque
    • La germana: Seehund, Robbe
    • La hispana: foca
    • La hungara: fóka
    • La indonezia: anjing laut
    • La nederlanda: zeehond, rob
    • La persa: فُک
    • La portugala: foca
    • La rusa: тюлень
    • La slovaka: tuleň
    • La turka: fok