Vorto: foje

  1. Iun fojon, en nedifinita tempo; iam, unu fojon.

    • foje la reĝo aranĝis festenon kaj invitis ĉiujn belajn junulinojn de la tuta lando

    • ĉu vi scias, kion ŝi foje diris al mi?

    • La Ondo de Esperanto foje demandis min pri tri libroj en Esperanto, kiujn mi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo

    • tiun tipe ĉinan frazstrukturon mi foje memoris dum interparolo, kaj, pro la ricevitaj laŭdoj, de tiam regule uzis

    • Rimarko: La unua signifo estis plej ofta en la frua historio de Esperanto, kaj povas esti konsiderata la klasika signifo. Nuntempe la dua signifo estas multe pli ofta, sed ambaŭ daŭre estas uzataj inter spertaj Esperantistoj. Multaj uzantoj de la vorto uzas preskaŭ nur po unu el la du signifoj.

    • Rimarko: Pro tio, ke la vorto foje estas ambigua en multaj okazoj, kelkaj parolantoj preferas entute eviti ĝin kaj anstataŭe uzi pli klarajn sinonimojn kiel iam kaj fojfoje. Ekzemple, sen plia kunteksto ne estas klare, ĉu en la frazo kiam mi estis studento, mi foje vojaĝis al Irano temas pri unu unika okazaĵo, aŭ pri kutimo plurfoje vojaĝi al Irano. Iuj aliaj rekomendas uzi la vorton foje nur tiam, kiam la kunteksto estas sufiĉe klara por indiki, kiu signifo estas celita, aŭ kiam ne gravas, ĉu temas pri unu fojo aŭ pluraj fojoj.

  2. Iujn fojojn, en diversaj sporadaj okazoj; fojfoje, kelkfoje, de tempo al tempo.

    • foje mi eliras eĉ meze en la nokto kaj promenas en la parko

    • homoj foje vidas strangajn aferojn, se ili restas tro longe sub la suno

    • eĉ motorcikloj foje ne povas trapenetri la densan enurban trafikon

    • la pola kaj la rusa foje uzas la instrumentalon por indiki predikativon disde subjekto

En aliaj lingvoj

    • La angla: at one time, sometime
    • La belorusa: аднойчы
    • La ĉeĥa: přípona "-krát"
    • La franca: une fois
    • La germana: mal, einmal
    • La hispana: una vez
    • La hungara: egyszer, valamikor
    • La nederlanda: eens
    • La pola: pewnego razu
    • La rusa: однажды, как-то раз
    • La slovaka: prípona "-krát"
    • La angla: sometimes
    • La franca: parfois
    • La germana: manchmal
    • La nederlanda: soms