Vorto: floso

  1. Kunaĵo, aro da arbaj trunkoj ĵetitaj en riveron, por ke la fluo ilin transportu.

  2. Similspeca trabaro, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materiojn.

En aliaj lingvoj

    • La angla: raft, (log) boom
    • La ĉeĥa: plť, prám, vor
    • La franca: radeau, train de bois
    • La germana: Floß
    • La hispana: balsa, armadía
    • La nederlanda: vlot (z.nw.)
    • La rusa: плот
    • La slovaka: plť
    • La portugala: jangada