Vorto: flori
-
(netransitiva) Naski florojn.
ekfloros kiel lilio
la vegetaĵoj floras en printempo
-
(netransitiva) (figure) Brile prosperi.
ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos
vivu, kresku kaj floru nia afero!
floranta sano, aĝo, vizaĝo, knabina kapo
en la florantaj tagoj de Romo
la artoj longe floradis en Grekujo
la komerco floras
la gajeco de l' vivo en mi neniam plu refloros
-
(netransitiva) (figure) Disvolviĝi simile al floroj.
se la lepro disfloros sur la haŭto kaj la lepro kovros la tutan haŭton
En aliaj lingvoj
- La angla: bloom
- La belorusa: цьвісьці, красаваць, квітнець
- La bulgara: цъфтя, разцъфтявам
- La ĉeĥa: kvést, vzkvétat
- La franca: fleurir (être en fleurs), être en fleurs, croître, s'épanouir (fleurir), prospérer
- La germana: blühen
- La hispana: florear, florecer
- La hungara: virágzik, kivirágzik
- La indonezia: [bunga] berbunga, mekar
- La nederlanda: bloeien
- La pola: rozkwitać, zakwitać, kwitnąć
- La rusa: цвести
- La slovaka: kvitnúť
- La sveda: att blomma