Vorto: flirti
-
(netransitiva) Delikate moviĝi en la aero tien kaj reen, flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen.
blankaj kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj
mantelo flirtis en la vento
la korporacia standardo flirtis antaŭ la domo
ĉiam flirtis la ruĝa flago kun la blanka kruco
gaje flirtanta plumaĵo
alaŭdo leviĝis al la ĉielo kaj flirtante per la flugiloj
flirtis kaj svarmis internen ĉiuj birdetoj
papilioj flirtas apud via buŝo
ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj
la nigraj bukloj flirtis senĝene sur la frunto kaj nuko
via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi
tra la branĉoj flirtadis sunradio
la flamoj flirtis
lasi flirti siajn rigardojn
-
(netransitiva) Amindumi kvazaŭ flugetante de unu al alia kaj ne celante edziĝon.
ambaŭseksema knab(in)o dum duono de la tago flirtas kun grupo de knaboj, la alian tempon aliloke kun inoj
knabino ekzemple de Mez-Oriento eĉ flirtas per levo de sia granda, brodita ŝalo
ŝi havas sian preferatan flirtanton
En aliaj lingvoj
- La angla: flirt
- La belorusa: пырхаць, лётаць
- La ĉeĥa: poletovat, třepetat, vlát
- La franca: virevolter, voleter, voltiger
- La germana: flattern
- La hispana: revolotear, ondear, aletear
- La hungara: repdes, lobog
- La nederlanda: wapperen
- La portugala: esvoaçar, flutuar, tremular, adejar, voejar, borboletear
- La rusa: порхать
- La slovaka: poletovať, trepotať, viať
- La belorusa: фліртаваць, заляцацца
- La bulgara: флиртувам
- La franca: flirter, coqueter (faire la cour), faire la cour, draguer (qn)
- La germana: flirten
- La hispana: coquetear, flirtear, ligar
- La hungara: kacérkodik, flörtöl
- La nederlanda: flirten
- La portugala: flertar, namorar, namoricar, galantear, fazer a corte a
- La rusa: флиртовать