Vorto: flati
-
Provi plaĉi al iu, provi logi aŭ igi favora iun per troaj laŭdoj.
flati iun, al iu
flati ies ambicion
flataj vortoj
flata portreto
rolo tre flata sed tre ŝarĝa
ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun
-
Esti tre agrabla al.
tiaj interrilatoj flatis lian ambicion
mi estis tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al mi
mi ne flatas min , ke mia koro estas sama, kiel tiu
ili flatis al si, ke ilia ruzo sukcesis
vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj
En aliaj lingvoj
- La angla: flatter
- La belorusa: лісьлівіць
- La ĉeĥa: lichotit
- La franca: flatter
- La germana: schmeicheln
- La hispana: halagar
- La hungara: hízeleg
- La kataluna: afalagar
- La nederlanda: flatteren
- La portugala: lisonjear, adular, puxar o saco de
- La rusa: льстить
- La slovaka: lichotiť
- La kataluna: lloar, delectar