Vorto: flari
-
(transitiva) Senti odorojn per la nazo.
la hundo flaris leporon
Okulojn ili havas, sed ne vidas, Orelojn ili havas, sed ne aŭdas, Nazon ili havas, sed ne flaras
Kaj li alproksimiĝis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj
-
(transitiva) Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari.
hundo flaras sur la vojo
La rozoj taŭgas nur por rigardi ilin kaj flari ilin
En aliaj lingvoj
- La angla: smell
- La belorusa: адчуваць пах
- La ĉeĥa: čichat
- La ĉina: 闻 [wén]
- La franca: flairer, renifler (une odeur), sentir (flairer)
- La germana: riechen, wittern
- La hispana: oler
- La hungara: szagol
- La nederlanda: ruiken
- La portugala: cheirar
- La rusa: обонять, чувствовать запах, чуять
- La slovaka: voňať, ňuchať
- La belorusa: нюхаць, абнюхваць
- La ĉina: 嗅 [xiù]
- La germana: riechen an, hinriechen
- La hungara: szaglászik
- La portugala: farejar
- La rusa: нюхать