Vorto: flanke de
-
Apud, ĉe la flanko de iu aŭ io.
flanke de la faraonoj kaj ofte super ili estis la pastroj
stari flanke de la estro
sidi flanke de la fenestro
nordflanke de la somerejo
-
De.
por eviti persekutojn flanke de la registaro
tio postulas ĝeneralan akcepton flanke de la publiko
la komunumo malakceptis la premon flanke de eksterlandaj ortodoksaj grupoj
-
Aldone al io, krom io.
flanke de tiu fabriko oni fondis filion
flanke de tio, oni devas ankaŭ diri, ke..
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: bočně, po boku, stranou
- La franca: à côté de, du côté de, de la part de
- La germana: seitlich von
- La hungara: mellett, oldalán
- La nederlanda: naast
- La pola: oprócz
- La rusa: сбоку от
- La slovaka: po boku, pri
- La franca: de (complément d'agent), par (complément d'agent)
- La germana: seitens
- La hungara: részéről
- La nederlanda: vanwege
- La pola: ze strony (kogoś, czegoś)
- La germana: außerdem
- La hungara: vmin kívül (ráadásul), mellette (ráadásul)
- La nederlanda: bovendien