Vorto: flameco

  1. (figure) Eksciteco de la sentoj.

    • En flameco mi faris tion aŭ alian, kun kolerema spirito mi naskiĝis

    • kaj en ĝi li enigis sian energion, sian junan flamecon

    • Rimarko: Flamo indikas intenson de amo, pasio kaj tiel plu; «flameco» rilatas al eksciteco okaza aŭ sporada, aŭ indikas trajton de ies karaktero.

En aliaj lingvoj

    • La franca: ardeur, ferveur, fébrilité
    • La rusa: горячность, пыл, жар, пламенность