Vorto: firmo

  1. Komerca entrepreno.

    • la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo Müller kaj Borel en Berlino

    • la plimulto de la viroj el la barako forestis en la urbo por labori ĉe diversaj firmoj

    • komerca firmo petis ke mi eksperimente provu novan aparaton kiu donas aliron al ankoraŭ aliaj servoj de la kompanio

    • litertiparoj de diversaj firmoj

    • kostoj de la transiro al eŭroj por firmaoj kaj publikaj servoj

    • sur la flugmaŝino estis reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao

    • la bulgaraj firmaoj elspezis pli ol 8 milionojn da eŭroj por transŝarĝigo de varoj

    • la registaro ne apogas la malgrandajn kaj mezgrandajn firmaojn kiel antaŭe

    • la instalado plej konvene okazu helpe de iu satelite televida fakfirmo el via najbaraĵo

    • publika akcifirmao

    • plej multaj retservoj simple revendas sub sia aparta nomo la servon de pli granda ret- aŭ telefon-firmao

    • Rimarko: «Firmao» estas nun pli ofte uzata ol «firmo».

En aliaj lingvoj

    • La angla: firm, company, business, enterprise
    • La belorusa: фірма, кампанія, прадпрыемства
    • La ĉeĥa: firma
    • La franca: firme, entreprise (société)
    • La germana: Firma
    • La hispana: Empresa (comercial), Firma
    • La kataluna: firma, empresa, companyia
    • La nederlanda: firma, bedrijf, onderneming
    • La norvega: firma, bedrift
    • La pola: firma, przedsiębiorstwo
    • La portugala: firma, casa (comercial), casa de negócios, loja, empresa
    • La rusa: фирма, предприятие
    • La slovaka: firma