Vorto: firma
-
Sekure fiksita, nemovebla, neŝancelebla; kiu fidinde apogas.
la neĝo povus fariĝi tiel firma, ke en la sekvanta mateno ĝi povus porti sur si la paserojn
li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon en la mano
iliaj piedoj ektuŝis firman grundon
ĉiuj viaj vojoj estu firmaj
la firma fundamento de Dio
la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj
Rimarko: Oni ne uzu «firma» por diri ke io estas palpeble « malmola»; firma pano, ovo sonas same ridinde kiel «rezoluta ovo» kaj tiel plu. Kaj kvankam egale bonaj estas la esprimoj malmola grundo kaj firma grundo, tamen iliaj sencoj estas malsamaj; la unua povas rilati, ekz-e, al malzorgata grundo en ĝardeno, kompakta kaj seka, kiel ŝtono; la dua indikas fidindan grundon, sur kiu oni povas stari aŭ konstrui, sen risko trafali (firma). Simile, firma koro estas laŭda, dum malmola koro estas malaproba.
-
Rezoluta, certa, konstanta, malfacile ŝanĝebla.
Ramzes elglitis kun firma decido
estis tiel, kvazaŭ firma volo donis al ĝi forton
firma karaktero
ili iris per firmaj paŝoj al sia domo
ŝi denove ekploris, sed mi estis firma
ĝuste tiel mi ne rigardos respondis Ramzes per firma voĉo
tio ne estis pastro respondis la kamparano per firma tono
la promeso estu firma al la tuta idaro
firma per sia koro
tio firmigas la pacon, la kuraĝon, mian opinion
firma interligo
vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco
nia espero pri vi estas firma
tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: festovní, festovný, pevný, statný
- La franca: ferme (adj.), consistant (ferme)
- La germana: fest, stabil
- La hispana: firme (adj.), consistente (firme)
- La nederlanda: stevig
- La pola: mocny, trwały, stały, solidny, krzepki
- La portugala: firme, constante, teso, consistente, sólido
- La rusa: прочный, твёрдый, крепкий
- La slovaka: neochvejný, neotrasiteľný, pevný
- La pola: stały, trwały, niezmienny